Teresh's Home Page
Home | History
| Peoples | Languages
Priskribo de Vogu
Origino kaj karaktero de Vogu
La lingvo Vogu estas konstruita, artefarita lingvo, tiel same kiel Esperanto,
sed en preskaux cxiuj aliaj trajtoj Vogu estas tute malsama. Esperanto estis
verkita kiel logika, simpla kaj universala lingvo. Vogu, aliaflanke,
estis verkita kiel simulajxo de natura lingvo, do la lingvo intence estas
iom nelogika kaj dubasenca. Efektive, dum la verkado de la vogua lingvo,
mi sxajnigadis, ke Vogu estas la indigxena lingvo de raso de homoj,
nomitaj Kadane, kiuj logxas en la nordamerika kontinento en
paralela Tero trovita en paralela Universo. La nomo de la lingvo korekte
estas vogukadane, sed gxi estas kutime nomita nur Vogu,
aux, La Lingvo.
Por doni al Vogu la aspekton de natura lingvo, mi havis tri celojn,
verkante gxin:
- La lingvo estu kiel eble plej malsama de la angla lingvo. Efektive,
en rilato al la gramatiko, Vogu estas pli simila al la svahila kaj
turka lingvoj ol la angla; gxia vortprovizo ege prunteprenas el la
rusa kaj cxina lingvoj.
- La lingvo estu interne konforma. La morfologio de la vortoj de
Vogu obeas modelojn, kiuj ripetigxas je pli granda amplekso en la gramatiko.
Rezulte, la vortformado kaj gramatiko estas diferencaj operacioj
uzantaj la samajn principojn.
- La lingvo sxajnu natura. Unue, gxi sxajnas natura cxar la lingvo intence
enhavas iom da nekonsekvenco. (La lingvo ne estas inversigebla kiel
Esperanto. Tio estas, en Esperanto, oni povas krei vortojn aux, inversante
la operacion, apartigi la elementojn, kun konformaj rezultoj.) Ofte
estas diversaj metodoj por diri la saman ideon, aux similaj formoj havas
diversajn signifojn en diferencaj kuntekstoj, cxiu tio por simuli la
aspekton de lingvo evoluinta nature. Fakte, ekzistas skizo de la historio
de Vogu, komencanta kun PraVogu, al Maljuna Vogu, Meza Vogu, kaj, fine,
Moderna Vogu. La historiaj etapoj ne ofte rilatas senpere al la nuna
lingvo, sed ili helpas doni al gxi senton de historia profundo.
Due, la prononco de multaj de la morfoj de vogu sxangxigxas en diferencaj
fonetikaj kuntekstoj (kiel, ekzemple, la angla prefikso un-,
kiu povas farigxi im- en iaj vortoj: unhappy, impossible.
Morfologio de la vogua vorto
(Notu, ke Vogu uzas sian propran alfabeton de tridek naux literoj; por
simpleco, la literoj aperas tie cxi transskribajxe. La plejparto de la
literoj havas la saman prononcon kiel la esperantaj literoj; kiam nova
litero enkondukigxos, gxia prononco estos donita.)
La bazo de la vogua vorto estas la radiko, kun ioma ajn nombro da silaboj.
En la plej simpla situacio, oni aldonas prefiksojn al la radiko por formi
substantivojn, verbojn kaj adjektivojn, ekzemple: de radiko lat
'legeco' formigxas lat (v.) 'legi' kaj nalat (s.)
'legado'. (Eble sxajnas kontrauxdiro, ke neniu prefikso estis aldonita al
la radiko por formi la verbon lat, sed voguaj gramatikistoj
klarigas tion kiel prefiksado de la nul-prefikso; efektive, tre multe da
voguaj verboj formigxas per la nul-prefikso.)
La prefiksoj ne nur decidas la parolelementon de la vortoj al kiuj ili
estas aldonitaj, sed multe da ili havas ankaux sian propran semantikan
signifon; ekzemple, de la radiko vek 'personeco' substantivigxas
kavek 'tribo, raso', vovek 'amaso', kaj tsihvek
'homaro' (la litero ih prononcigxas kiel vokalo 'i'
en la angla vorto 'hit'.)
La plej evidenta ekzemplo de semantikaj prefiksoj estas la genraj prefiksoj
a-, po- kaj mi-, respektive por neuxtraj, virseksaj kaj
inaj personoj. Do: avek 'persono', povek 'viro',
mivek 'virino'.
Sufiksojn oni povas aldoni ankaux al la vorto. La sufikso kutime modifas
la signifon de la baza vorto, ekz. de abwe (s.) 'hundo' formigxas
abweton 'hundido'. La sufikso foje sxangxas ankaux la parolelementon
de la vorto, ekz. de ova (v.) 'vivi, logxi' formigxas ovana
(s.) 'logxejo'.
Oni povas uzi vortojn kunmetajxe kun prefiksoj aux sufiksoj, aux kun aliaj
vortoj. La nova vorto povas esti la sama aux malsama parolelemento:
thapod (s.) 'piedo' > kathpod (s.) 'pasxo' > kathpodna (s.) 'vojo'
(th prononcigxas kiel 'th' en la angla vorto 'then')
ves (v.) 'pesi' > vesaveketl (s.) 'doma pesilo'
poluv (s.) 'fisxo' > poluber (v.) 'fisxkapti'
thabmag (s.) 'libro' >: thabmavgu (s.) 'vortaro'
Iuj el la supraj vortoj montras ankoraux unu principon de vogua vortformado:
fonologiaj sxangxoj ofte okazas kiam vortoj formigxas. La sxangxoj
plejparte estas lauxregulaj kaj prognozeblaj, sed surprizoj kelkfoje
rekontigxas.
Skizo de gramatico
La substantivo
Estas suficxe facile uzi la substantivon en la vogua lingvo. Ne estas
sxangxoj en la substantivo por nombro aux kazo, kiel estas, ekzemple, en
la greka aux rusa lingvoj. Iuj el tiuj substantivoj, temantaj pri vivantaj
genroj, sxangxas la unuan prefikson al a-, po- aux mi-
por indiki la korektan genron. Oni uzas restajxe la voguajn substantivojn
nur per aldoni al ili diversajn sufiksojn, kiuj konformas al
prepozicioj (Vogue, postpozicioj) kaj iuj adjektivoj. Ekzemple: thabmag
'libro' > thabmagoteb 'tiu cxi libro' > thabmagotebihf
'de tiu cxi libro'. Diversaj reguloj regas sonajn sxangxojn kiam
sufiksoj aldonigxas al substantivoj, tiel same kiel en vortformado.
La verbo
La vogua verbo konjugacigxas per aldoni prefiksojn por esprimi la tempo
de la verbo (genro aux nombro ne esprimigxas en la verbo): pish
'skribi' >: upish 'skribas' > papish 'skribos' (la
litero sh prononcigxas kiel 'sx' en 'fisxo'). La vogua
verbo ankaux havas modojn (tiel kiel pasivan kaj kauxzativan modojn); tio
indikigxas per infiksoj lokitaj inter la verbtempa prefikso kaj la verbo
mem: udupish 'estas skribita', usrepish 'kauxzas skribi',
usredupish 'kauxzas esti skribita'. La lasta ekzemplo montras la
uzon de multoblaj modaj infiksoj.
Voguaj verboj trovigxas en transitivaj kaj netransitivaj formoj; iujn
verbojn oni povas uzi kiel iu el la du. Estas metodoj por uzi transitivan
verbon netransitive kaj inverse.
Estas ankaux participoj de la verbo, kiujn oni uzas por indiki, ekzemple,
agentojn de ago: ahalat 'leganto'.
La adjektivo
Estas du malsamaj specoj de adjektivo en Vogu: dependa kaj sendependa. La
dependa adjektivo havas la formon de sufikso, kiun oni aldonas al la
substantivo. Tio estas bazaj adjektivoj, kiel demonstrativaj kaj demandaj.
La supra ekzemplo montras la uzon de la adjektivo -oteb 'tiu cxi'.
La sendependa adjektivo formigxas el la vortradiko per prefiksado, kaj
estas aparta vorto. La adjektivo sekvas la substantivon, kiun gxi
modifas, kaj akordigxas kun gxi per aldoni prefikson, nomitan substantiva
komplemento. Cxiu substantivo en Vogu estas lokita en unu el kvin
klasoj, bazitaj je la unua(j) litero(j) de la vorto, kaj cxiu klaso
havas karakterizan
substantivan komplementon. La korekta substantiva komplemento indikas la
substantivon, al kiu cxiu adjektivo en la frazo aludas:
slathap 'bona'
povek poslathap 'bona viro'
mivek mislathap 'bona virino'
thabmag thaslathap 'bona libro'
(litero sl prononcigxas kiel 'sl' en 'slipo'.)
Adjektivojn de ambaux specoj oni povas uzi predikative, per conjugacii
ilin kiel verbo (al dependa adjektivo unue prefiksigxas po-:
uslathap povek 'la viro estas bona', upoteb thabmag
'tio estas libro'.
Estas menciinde, ke Vogu ne havas la kapablon de la angla aux esperanta
lingvoj por adjektivigi preskaux iun ajn substantivon aux verbon. Ofte
adjektivo en angla aux esperanta lingvo havos anstatauxe kiel gxia
vogua egalvalorajxo postpozician vortgrupon, ekz. wesok rablowakm
'apple juice' (lauxvorte, 'suko de la pomo'; w estas semivokalo
simila al 'j', kelkfoje reprezentata transskribajxe per 'ux': wesok
'uxesok').
La adverbo
Estas tri specoj de adverbo en Vogu: adjektiva, postpozicia, kaj partikula.
La adjektiva verbo formigxas el la adjektivo. Por uzi adjektivon adverbe,
oni simple uzas gxin sen substantiva komplemento (aux, kun la substantiva
komplemento na-, se la adjektivo estas dependa), ekz.
ulat slathap povek
'La viro legas bone', ulat nasn povek 'La viro multe
legas' (-asn 'multe';
sn prononcigxas kiel 'sn' en 'snufi'). La postpozicia adverbo origine estis
vortgrupo konsistanta de substantivo kun postpozicio, kiu nun
funkcias kiel individuala vorto, ekz. jojyom (s.) 'tago' + -oteb 'tiu cxi'
+ -kri 'je' > jojmobri 'hodiaux' (yo prononcigxas 'jo' kiel en 'vojo').
La particula adverbo estas sendependa vorto (ofte prunteprenita el alia
lingvo de la paralela Tero), kiu funkcias adverbe, ekz.
ge 'ja' > ulat povek
ge 'la viro ja legas'.
Sintakso
La normala ordo de la vogua frazo estas predikato-subjekto-komplemento.
Adverbo modifanta nur la verbon sekvas gxin, adverboj modifantaj
frazojn, speciale adverboj de tempo kaj de loko,
kutime renkontigxas cxe la komenco de la frazo. Aliaj adverboj kaj
postpoziciaj
vortgrupoj povas esti ie ajn en la frazo, krom inter la predikato kaj
la subjekto.
Cxar cxiu substantivo en la frazo,
krom la subjekto, sufiksigxas per postpozicio, oni povas modifi tiun ordon
sen perdo
de signifo, kaj tio okazas ofte, speciale en poetikaj kaj beletraj verkoj.
Estas diversaj konjunkcioj por unuigi apartajn frazojn kaj propoziciojn.
La plej interesa el ili estas la subjunkcio nat- buhn (uh
prononcigxas kiel vokalo 'u' en la angla vorto 'gun'). Tio ricevas
postpozicion al nat- kun rezulto, ke sekvanta verba propozicio
funkcias substantive, kiel komplemento, ekz. -duku 'pri, pro' >
naduku buhn 'cxar': upish povek naduku, buhn ulat mivek
'la viro skribas, cxar la virino legas'.
La plej evidenta trajto de vogua sintakso estas ekstrema mallongeco. La
Kadane preferas uzi kiel eble plej malmultajn vortojn en frazo, se nur la
signifo de la frazo ne mankas. Ekzemplo estas la frazo ma povek
'la viro estas tie cxi' (ma 'tie cxi'), kiu ne havas verbon.
© 1997, Terrence Donnelly
Top | Home | History
| Peoples | Languages